Kiel redakti? La demandon kompletigis diversaj objektoj: invito, afiŝo, gazetara komuniko, raporto, artikolo… Pri ili trejniĝis virinoj kiuj havas la esperantan civitanecon, dum ĉi tiu semajno en Budapeŝto ĉe la orienta legacio, kadre de kunlaboro inter Feminisma Esperanta Movado kaj Fajszi Amika Rondo.
La trejnado inkluzivis tre konkretajn temojn, ekzemple la uzon de interpunkcio kaj de majuskloj, sed ankaŭ la diversajn trukojn de la metio, kiel la referencon al WH-/KI-. “Mi estas tre dankema al nia trejnisto, d-ro Giorgio Silfer, pro la tre brila staĝo” komentarias c-ino Judit Felszeghy, fine de la semajno.
La staĝo enskribiĝas en la konstanta strebo de la Esperanta Civito plibonigi la aktivulojn por nia kulturo. La partoprenintinoj ĝuis ankaŭ distran programon, interalie viziton en la reĝa palaco de Godollo — kio interalie donis la okazon plani estontan konferencon en la Danuba areo.