Ĵus finiĝis sukcese la frazeologia staĝo de Kultura Centro Esperantista, 13-19 aŭgusto 2025, kun fokuso pri la tradukado de idiomaj kaj proverbaj esprimoj en esperanton: tiaj esprimoj ofte estas grava obstaklo por tiuj, kiuj verkas en ĉi tiu lingvo.
Kun partoprenantoj el diversaj lingvoj, la staĝo denove montris la transnacian karakteron, kutiman en ĉi tiuj esperanto-eventoj.
Matene okazis grupaj diskutoj – pli ol formalaj prelegoj – gvidataj de d-ino Perla Martinelli, kies kompetenteco kaj aŭtoritato estas konataj al ĉiuj. Posttagmeze la partoprenantoj laboris individue aŭ pliprofundigis la temojn el la matenaj sesioj.
La rezulto estas interpreto de diversaj naciaj esprimoj kaj ilia adapto al esperanto – ne laŭvorta traduko, sed klara kaj konciza esprimado de la ideoj, eĉ per diversaj sed allogaj vortoj. Multaj novaj esprimoj estos haveblaj al ĉiuj esperantistoj, publikigotaj en periodaĵoj kiel Literatura Foiro aŭ Heroldo de Esperanto. Eble, post pli longa tempo, ili ankaŭ aperos en ĝisdatigita planota eldono de la fundamenta verko Proverbaro de Esperanto.
(Giuseppe Pranzo Zaccaria)
Aldonu komenton