Sukceso por TEJO, ĉu agnosko pri esperanto?

HeKo 874 6-E, 21 maj 25

En Bruselo 9-10 majo 2025 kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj por la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE, en kiu ili aprobis mocion proponitan de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sub la titolo “Pritraktado de lingva diskriminacio en internacia junulara moviĝeblo kaj partopreno”, prezentitan kaj defenditan de du TEJO-reprezentantoj: Lucía Montserrat Fernández Barrera kaj David Ruíz Sánchez.
Per tiu mocio TEJO pledas por la redukto de lingvaj baroj kaj la batalo kontraŭ lingva diskriminacio, por certigi egalan partopreneblon de gejunuloj en internaciaj junularaj moviĝebloj kaj partoprenspacoj.
Kun intersekcia, malkoloniiga kaj inkluziva aliro, TEJO prezentas la problemon de la lingvaj baroj en la menciitaj internaciaj junularaj spacoj. Ni rimarkigas la defiojn kaj problemojn rilatajn al la forigo de lingvaj baroj kaj batalo kontraŭ internacia lingva diskriminacio. Tiu ĉi estas la unua mocio en la historio de FoJE kiu kunportas tiun ĉi temon sur la debat-tablon.
La mocio pledas por konkretaj agoj, kiel plibonigo de lingva alirebleco en EU-programoj, kolektado de datumoj pri lingva diverseco kaj inkludado de multlingvaj rimedoj en partoprenaj procezoj. TEJO ankaŭ sin proponas por kontribui per neformala edukado pri lingvaj rajtoj al FoJE, por konstrui pli egalecan kaj inkluzivan eŭropan junularan spacon. 

La dokumento de TEJO signifas la agnoskon pri la ekzisto de solvenda problemo, sed neniel pri esperanto, entute ne menciita. Simple ĝi daŭrigas la taktikon de la 1970aj: konsciigi pri la lingva faceto de imperiismo tiam, pri lingva faceto de diskriminacio nun. Vehikle finvenkisma vojo, kiu okupiĝas pri aparta temo sed evitas reklami rekte nian lingvon.
Per sia ĵusa laboro ĉe Internacia Konsilio de Arkivoj (ICA) la Esperanta Civito reklamas nian lingvon kaj metas ĝin utile je dispono de INRO, kiu siavice agnoskas la valoron de la esperanto-komunumo kaj ĝian avangardecon pri difinita temo. Raŭmisma vojo.                                        

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.