"Sukceso" survoje al sukcesa kongreso

HeKo 372 6-B, 30 okt 08

La Esperanto-societo “Sukceso” — Vraca (Bulgario) dum sia kunveno je la 29a de oktobro 2008 elektis sian novan estraron: Sneĵinka Angelova (prezidanto), Ljubomir Trifonĉovski (vicprezidanto) kaj Kiril Borisov (sekretario), kies ĉefa tasko estas organizi la 61an kongreson de Bulgara Esperanto-Asocio en Vraca inter 4 kaj 6 septembro 2009. La kongreso mem estos omaĝo al la centjariĝo de la esperantista komunumo en la urbo, ligita al la nomoj de Ivan Krestanov kaj Radoslav Triĉkov.

La 30an de oktobro 2008 la urbestro de Vraca Totju Mladenov renkontiĝis kun la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio Petar Todorov kaj la vicprezidanto de Esperanto-societo “Sukceso” sen. Ljubomir Trifonĉovski kaj akceptis patroni la 61an kongreson de BEA.

Vraca du fojojn gastigis Internaciajn Junularajn Kongresojn de TEJO en 1963 kaj 1993, du fojojn gastigis Internaciajn Literaturajn Forumojn de LF-koop en 1992 kaj 2000 kaj plurajn aliajn eventojn pri la esperanta kulturo. La urbo estas konata ankaŭ per siaj pli ol dek ZEOj; en Vraca estas redaktata kaj presata la revuo “Literatura Foiro”.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.