Suplementa seanco de la naturamika kongreso

HeKo 752 3-B, 14 jan 21

Naturfreunde Internationale havis hieraŭ eksterordinaran seancon, suplemente al la novembra kongreso, por aprobi la aliĝon de du societoj (el Bulgario kaj Honduraso) kiel C-membroj (sen voĉrajto). La seancon partoprenis Esperanta Naturamikaro, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: multaj A-membroj ne alestis, kaj ĉio pasis diskrete kaj trankvile.

La internacia estraro anoncis la ellaboron de propono pri nova skemo por la kolektivaj membrecoj. Nia delegito opinias ke tio povus doni ŝancon al la difino ankaŭ de universala skemo por la landaj statutoj; tial estus proponeble ke, inter la celoj de la lokaj sekcioj, estu ankaŭ la “stimulo al la lernado de aliaj lingvoj, inkluzive de esperanto”: ĉi tiu formulo situas jam en la statuto de lokaj sekcioj en Francio.

En Hispanio, esperanto estas la oficiala lingvo de Esperanta Naturamikaro, apud la kastilia: tio estas maniero agnoski respekton por la lingvaj minoritatoj. Samtempe tio ebligis al esperanto reveni kiel plena membro en la Internacian Naturamikaron, post la malfondo de TANEF. Gravaj diferencoj estas, ke la naturamikaro ne plu estas faka asocio de SAT, sed establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj ke ENa havas propran naturamikan domon (en proprieto de Pro Esperanto, sed disponigitan al ENa-membroj en ekskluziveco).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.