HeKo 672 3-A, 13 feb 18
“La komitato kaj estraro de UEA preferas perdiĝi en strangaj formalaĵoj kaj formalismo. Kaj la klara verdikto kontraŭ Orlando [Raola] kaj do al Aleks [Kadar] estas ja verdikto, ke oni deziras, ke ĉio restu kiel estas. Sub tiuj kondiĉoj mi ne vidas ajnan kapablon en UEA ion ŝanĝi kaj (…) mi ne vidas perspektivon” tiel Dietrich Weidmann, membro de la elekta komisiono, publike komentariis la ĵusan enpostenigon de s-ro Kadar kiel ĝenerala sekretario.
La sukceson de Kadar, en dua baloto post egaleco kun Raola, favoris lia ruza taktiko: lastminute, dum la amerikano silentis, la eŭropano dissendis cirkuleron kie li pledis por si mem, avertante ke, se li ne estus elektita, li entute ne estus estrarano, dum Raola donis sian disponeblon ankaŭ por alia estrara posteno…
S-ro Weidmann, konata antiraŭmisto, mem aspiranta al la prezido de Universala Esperanto-Asocio, malkaŝas plian detalon: “Mi tre bone komprenas ke homoj kiel Chuck Smith kaj Evildea [Delamore] ne deziras preni respondecon en la estraro. Laŭ la maniero, kiel nuntempe oni en nia komitato kaj estraro laboras (aŭ prefere nur babilas, sed nenion transformas) ili tion ja konsideras perdon de tempo. Ili estas pli diplomatiaj kaj ĝentilaj ol mi kaj tion diris per tre ĝentilaj vortoj: Ni per Amikumu kaj Vikipedio povas pli bone servi al la movado…”
Efektive la sukcesoj en la ekspansio de esperanto kutime ne dependas de UEA, se escepti ĝian eksan junularan sekcion. Esperanton progresigas precipe la iniciatoj de individuoj kaj la konsorcie aganta Esperanta Civito. Ankaŭ la interesan aktivecon de la stabo gvidata de prof. d-ro Humphrey Tonkin la svisa komitatano likvidas per la jeno: “Mi ja ne kritikas la kelkajn reprezentajn atingojn ĉe EU, UN kaj Unesko, sed mi volas atentigi, ke ties utilo por nia movado estas nur flanka ludejo”.