Svislando aligas homofobion al rasismaj deliktoj

HeKo 728 2-E, 23 feb 20

La 9an de februaro 2020 la svisa popolo konfirmis per referendumo novan leĝon, kiu aldonas homofobion al la deliktoj pro diskriminacio (bazitaj sur raso, etno aŭ religio). Ekde nun estas malpermesate moki, diskriminacii, humiligi personon pro ties seksa orientiĝo.

La decido de Svislando kompletigas liston de kategorioj kiuj suferis pro persekutoj en la Tria Regno kaj dum la dua mondmilito: la “rozaj trianguloj” markis la uranistojn en la naziaj koncentrejoj, kie mortis proksimume tricent mil samseksemuloj (preskaŭ ĉiuj viroj: la naziaj kodoj ne konsideris sapfismon delikto).

La svisa normaro iĝis tiel pli favora rilate al seksa orientiĝo ol estas en aliaj landoj kie oni proponis organizi la TEJO-kongreson 2021 (Ukrajno, Rusio, Tanzanio, Suda Koreio).

En majo per alia referendumo Svislando decidos pri la daŭrigo de la akordoj kun Eŭropa Unio. La Svisa Federacio pri Turismo rekomendas voĉdoni favore al la renovigo, kaj tiun rekomendon subtenas Kultura Centro Esperantista (invitinta IJK-on al Ĉaŭdefono), kune kun ĉiuj paktintaj establoj kies sidejo situas en Svislando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.