Svislando pretas por gastigi TEJO-kongreson

HeKo 727 8-B, 19 feb 20

La junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista ĵus kompletigis kaj liveris la dokumentaron por inviti la Internacian Junularan Kongreson en 2021, ene de la tiel nomata “dua etapo”. Se la invito estus akceptita, unuafoje Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kongresus en Svislando. En aliaj landoj de kie venis ankaŭ invito (Koreio, Rusio, Ukrajno) TEJO jam kongresis almenaŭ unu fojon.

IJK en Svislando estus avantaĝa por TEJO ĉar:

  • a) ĝi kondukus al la refondo de la svisa landa sekcio;
  • b) la geografia situo en la koro de Eŭropo forte dampus la veturkostojn, kompare kun ekstereŭropa IJK, do TEJO ricevus pli da aliĝintoj, ankaŭ pli da individuaj membroj;
  • c) vizo por Svislando estas pli facile atingebla ol por aliaj landoj, se temas pri kongreso;
  • d) la kongresurbo (Ĉaŭdefono) estas malpli kosta ol la ceteraj svisaj (kaj okcidenteŭropaj grandurboj): interalie la kongresanoj povos veturi senpage tra la tuta kantono (fervoje, buse, ŝipe: estas ankaŭ lago, la plej granda interna en Svislando);
  • e) IJK kaj TEJO certe estos pli rimarkataj en Ĉaŭdefono ol en multegaj aliaj urboj;
  • f) kaj tiel plu.

Du TEJO-komitatanoj insulte deliris kontraŭ IJK en Svislando. Ili estus bonvenaj persone konstati ke la realo ne kongruas kun la propra negativa imagemo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.