Tago de la Esperanta Kulturo 2014 en Malago

HeKo 569 1-B, 3 dec 14

Esperanta Naturamikaro organizas feston ĉe la Esperanto-Domo en Malago, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo, 15 decembro 2014 ekde 17h00.

Post enkonduka saluto de la prezidanto de ENa, sen. Julio Herrero, kaj post gastronomia regaleto per italaj manĝaĵoj kaj hispanaj trinkaĵoj, sen. Giorgio Silfer prezentos sian plej konatan kamiŝibajon: “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj”.

Sekvos vizito en la unua katalogita esperanto-fako de la najbara publika biblioteko.

ENa organizos ĉi-vintre plian intensivan lingvokurson en la Esperanto-Domo kaj, laŭ invito de naturamikoj, la unuan intensivan lingvokurson en insulo de la Kanaria arkipelago.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.