HeKo 559 3-C, 2 jun 14
De Karl Popper kaj la epistemologoj ni definitive lernis ke scienco ne estas neŭtrala, sed iel funkcia al la povo. Certe iuj sciencistoj kontraŭas la sciencon subtenatan de la povo, kiel Galileo Galilei, tamen ne pri tio temas. Temas ekzemple pri tio, ke la povo stiras la interesojn de la sciencistoj al kaj en difinitaj esplorkampoj.
Eblas paradoksoj: la lingvistika scienco, laŭ la ideoj de Noam Chomsky, estas iel funkcia al la povo, kvankam la ruza geniulo fariĝis ikono de certa maldekstro (se supozi ke tiu maldekstro kontraŭas la povon)…
Parenteze, Lazaro Ludoviko Zamenhof kondutis inverse: li esprimis ion kio tute ne estas funkcia al la povo, sed li restis en la historio kiel subulo fidela al sia caro. La unuan pruvas jam la enkonduko al la Unua Libro, kie li (ruslingve!) praktike proponas ke Lingvo Internacia devus anstataŭi la rusan kiel interetnan komunikilon ene de la rusa imperio. La duan pruvas lia politika sinteno dum la lastaj monatoj de sia vivo, kiam li malsanis en Varsovio okupita (aŭ liberigita, laŭ alies vidpunkto) de la germanoj, revante ne pri baldaŭa (re)naskiĝo de sendependa pola ŝtato, sed pri alvokoj al transnacia, homarana horizonto.
Se ni jam estas che la lingvo Esperanto, kiu hodiaŭ fariĝas 127-jara, ĉu eblas pri ĝi lingvistika percepto iel funkcia al la povo en Esperantio mem? Ni limiĝu je du ekzemploj.
La opinio (karakteriza por la bonlingvanoj, unuavice por d-ro Renato Corsetti) ke esperanto ne estas lingvo, sed planlingvo, kongruas kun certa ideo ne nur pri esperanto, sed pri Esperantio kaj pri la makrosocio ĝenerale. La rezulto estas la subteno al la povo kiu produktadas lernolibrojn kaj (eternajn) komencantojn.
La opinio (karakteriza por aliaj, unuavice la raŭmistoj) ke esperanto estas la vivanta lingvo de vivanta komunumo, kongruas kun alia ideo pri Esperantio, kaj pri la makrosocio ĝenerale.
Pri tio kaj alio diversaj intelektuloj debatos en Ĉaŭdefono la venontan aŭguston. Ne neŭtrale, sed almenaŭ objektive, ni esperu.
(Giorgio Silfer, Vickonsulo)