Tago de la Esperanta Lingvo en 2016

HeKo 602 7-C, 2 jun 16

Antaŭ cent jaroj la disĉiploj kunigis la lecionojn de Ferdinand de Saussure en libro, kiu iĝis fundamento de la ĝenerala lingvistiko. Kiam la libro aperis, nia lingvo estis preskaŭ tridekjara: Saussure sciis pri ĝia ekzisto, interalie ĉar lia frato René dediĉis al ĝi gravan parton de sia vivo.

Pasos jardekoj, antaŭ ol ni komencos analizi ankaŭ esperanton laŭ la bazaj distingoj de Saussure: lingvo/parolo, sinkronio/diakronio, denotacio/konotacio. Tiam oni malkovros ke ne plu temas pri planlingvo, sed pri vivanta lingvo de vivanta komunumo.

La aliro al esperanto kiel pure lingva fenomeno ĉiam riskas tenton: devojiĝi de la priskribo favore al la preskribo. En tiun tenton plene falis Kalocsay-Waringhien, per sia Plena Gramatiko, sed ankaŭ iliaj posteuloj kaj kritikintoj, diversgrade. Pli kontentige, sed ne tute, ĉe John Wells per “Lingvistikaj aspektoj de Esperanto” kaj István Szerdahelyi per pluraj eseoj.

La mikson de priskribo kaj preskribo kaŭzas ankaŭ la tro emocia rilato al la lingvo, precipe kiam oni sentas la bezonon defendi ĝian “superegoon” de lingvo universala, strebi al estonta makrosocia rolo neglektante, almenaŭ parte, la nunan mikrosocian.

Por kuracisto estas malfacile esplori pacienton, se temas pri parenco, aŭ eĉ la plej amata persono. Io simila montriĝas kiam en la sama persono kuniĝas lingvisto kaj esperantisto.

Tiom okaze de la 129a datreveno de la Unua Libro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.