Tagordoj de la Parlamenta sesio en Malago, 2026

HeKo 922 6-C, 12 okt 26

La Konsulino de la Esperanta Civito, sen. Lorena Bellotti, anoncas la tagordojn de la Parlamenta sesio okazonta morgaŭ en Malago, laŭ la du branĉoj de la Parlamento: la pariteta (Forumo) kaj la proporcia (Senato); antaŭ la du seancoj disvolviĝos kunmemorado pri la forpasinta civitano Bertil Nilsson.

Post la rutinaj formalaĵoj kaj la enkonduka parolado de la Konsulino, la Forumo aŭskultos eventualajn raportojn de paktintoj; sin esprimos pri aliĝoj al, eksiĝoj kaj eksigoj el la Pakto; diskutos la direktivoproponon pri honoraĵoj (delegito de LF, c-ano Giacomo Comincini).

Post analoga enkonduko, la Senato aŭskultos raportojn de la Konsulino kaj de la vickonsuloj; estos vokita ratifi la nomumon de nova vickonsulo, c-ino Viviana Piccinini, kun delegoj pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo plus varbado por eventoj tra sociaj retmedioj; diskutos la leĝoproponon pri la obolo (sen. Martinelli, Blanco, Giordano); diskutos la amendojn al Lex Argentaria (sen. Blanco); diskutos la Deklaracion pri Neŭtraleco (sen. Martinelli kaj aliaj de ambaŭ grupoj); ekzamenos la raporton liveritan al la Konsulino fare de la komisiono pri eventualaj modifoj al la Senata reglamento. 

La Senata seanco paŭzos (se ne finiĝos antaŭ la 13h30) por la bankedo honore al la arĝenta jubileo de la promulgo de la Konstitucio; la invititojn regalas c-ano Giorgio Silfer, festonta Mil kaj unu lunojn en sia vivo.

La adreso de la sidejo kaj la ligilo por sekvi la sesion estas komunikitaj unuope al la geparlamentanoj.


 

 

— la Konsulino
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.