TEJO akiris gravan internacian postenon

HeKo 567 6-A, 31 okt 14

Trideko da internaciaj junularaj organizoj elektis reprezentanton de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo al la plenum-komitato de ICMYO, la plej grava kunordiga konsilio de tiaj NROj.

La elektito nomiĝas Fernando Maia jr. Li estas brazila aktivulo, prezidanto de landa sekcio de TEJO. Li ricevis pli da voĉoj ol la kandidato de la monda skolta movado, kaj same multe kiel la potenca YMCA. L

La sukceso rezultas el multjara aktiveco de KER — Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO, kun kvindeko da kunlaborantoj en diversaj landoj. KER ekzistas de kvindeko da jaroj, unue kiel NEJO-komisiono (pri neesperantistaj junularaj organizoj), lanĉita de Hans Bakker, poste kiel KER. Inter ĝiaj sukcesoj estas la kontakto kun eŭropuniaj instancoj, el kio fontis rimarkindaj subvencioj por TEJO.

La nuna TEJO-komisiito pri eksteraj rilatoj estas Francesco Maurelli.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.