TEJO-estraro dementas skandalisman retgazeton

HeKo 663 8-A, 5 nov 17

Longa kaj artikita demento fare de la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri lastatempaj asertoj en la retgazeto “Libera Folio”, redaktata de Kalle Kniivilä (“persona non grata” ĉe la Esperanta Civito).

LibFol titolis sensacie “La Centra Oficejo ekparolis angle” artikolon, kiu rakontas pri rifuzo de volontulo(j) de TEJO paroli esperanton. Verŝajne per tio s-ro Kniivilä celis diskrediti la por-/peresperantan aktivecojn de TEJO.

La demento estas legebla en la oficiala retejo: http://tejo.org/respondo-de-la-estraro-de-tejo-al-la-artikolo-la-centra…

Subskribis: Enric Baltasar, Konstanze Schönfeld, Francesco Maurelli, Hoan Tran (Ĝojo), Mung Bui (Feliĉa), Charlotte Scherping Larsson, Doniben Jimenez Jaramillo.

(HeKo 663 8-A, 5 nov 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.