TEJO-kongreso 2011 en Kievo

HeKo 428 7-A, 13 mar 10

La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunvokis la Internacian Junularan Kongreson al Kievo, ĉefurbo de Ukrainio (Ukrajno, diris la Akademio de Esperanto en 1987; Malgrandrusujo, diris Zamenhof fundamenteske).

La kongreso disvolviĝos en aŭgusto 2011; samjare la Universala Kongreso okazos en Kopenhago. Estas rimarkinde, ke la dana junularo organizis Kulturan Esperanto-Festivalon pasintjare, sed ne atingis aranĝi TEJO-kongreson venontjare.

Estus oportune, se la kongresa junularo spektus la plej interesan filmon pri la kondiĉoj de la hebreoj en la epoko de Zamenhof: “The Fixer” (en latinidaj lingvoj dublita al “La homo de Kiev”), de John Frankenheimer, Usono 1968.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.