TEJO ne cedas al UEA: IJK ne okazos en Afriko

HeKo 810 9-A, 23 apr 23

La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝanĝis sian opinion kaj rezignis pri Afriko: la 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Ŝventoji, Litovio!

“Ŝventoji estas malgranda sed tre ĉarma nordokcidenta litova urbo tuj apud la Baltia Maro kaj sufiĉe proksime al la landlimo kun Latvio. En la somero, la urbo estas aktiva kaj proponas multajn amuzaĵojn al turistoj de ĉiuj aĝoj. Ĉi tiu IJK okazos en ĉarma gastejo apud la marbordo, kie partoprenantoj ĝuos agrablan, mildan someron kaj profitos de bunta programo meze de naturo” diras la hodiaŭa anonco de la TEJO-prezidanto.

La prezidanta anonco ne indikas la daton, sed ĝi situas en la IJK-retejo mem: 5-12 aŭgusto 2024. Jam la duan fojon la landa sekcio en Burundio maltrafas akcepton. Aliflanke, TEJO ne cedis al la premo de la Universala organizi sian kongreson samtempe kaj samloke en Afriko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.