“Pro la ĉi-jare amendita Kongresa Reglamento, la organizadon de la Internacia Junulara Kongreso nun ĉefprizorgas TEJO per sia Kongresa Komisiono (KK) kaj ne plu la invitinta landa sekcio kiel okazis tradicie”, ĵus cirkuleris la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Albert S. Garrido.
La nova reĝimo perfekte kongruas kun la organizado de la venonta IJK, 5-12 aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro (proksime al Venecio), ĉar la itala landa sekcio nur parte responsas pri ĝi. La kongreso mem mestizos kun la konferenco de ILEI, do estos junulara kaj maljunulara samtempe, lernejana kaj instruista paralele. Ĉu reveno al la pionira epoko de TJO, eĉ pli frue ol la junulara organizo fariĝus UEA en mallonga pantalono?
“La IJK-aliĝintoj rajtos artopreni en la ILEI-programeroj (kaj reciproke). Ankaŭ estos komune organizitaj programeroj, ĉefe la vesperaj”, aldonas la TEJO-prezidanto, kiu esperas “pionire uzi la Kongresan Funkcion de AKSO, sendepende de la stato de la tuta sistemo. Se ni sukcesos uzi ĝin, la Kongresa Funkcio multe helpos pri administrado de aliĝoj, pagoj, kaj programeroj, kaj eblos ankaŭ krei enhavon en la starigota IJK-retejo per ĝi.”
AKSO estas la kerno de la grandioza retejo de UEA, kiu kostis jam pli ol sepdek mil eŭrojn, plus tridek mil jare pro la brutta honorario de Mia Nordentoft, dana programisto kaj eksa TEJO-volontulo. La grandioza retejo devus funkcii ekde la fino de septembro 2022, laŭ la lasta promesita dato, sed tio ne okazis; kio rememorigas la konstantajn, vanajn prokrastojn pri la ekproduktado de kaŭĉuko en Aŭŝvico (oficiala celo de la ekstermejo): laste je la 31a de januaro 1945 — bonŝance la nazioj forkuris du semajnojn antaŭe.