TEJO organizas rundon kontraŭ seksa molestado

HeKo 569 3-A, 8 dec 14

Dum la baldaŭa Junulara E-Semajno en Orienta Germanio la seksaj molestantoj ne havos facilan vivon. La organizantoj starigas la unuan “kontraŭdiskriminacian teamon”. Laŭ ilia klarigo en Egalecen, la teamo “konsistos de volontuloj adreseblaj kaze de seksĝenado, perforto aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo.”

Sed kio okazos al la seksaj molestantoj? La respondo, en slango iel simila al esperanto: “Ni provos solvi la konfliktojn en la rolo de eksteraj interuloj, kiuj povas atentigi la ofendantulon pri ria agado, forigi malkomprenojn kaj subteni la viktimon en diskuto kaj kun la emocia prilaborado de la okazo.”

El TEJO-aranĝoj oni scias pri kazoj de samseksema molestado. La plej skandala imputis eksredaktoron de la revuo “Kontakto”, samtempe dungiton en la Centra Oficejo en Roterdamo. Interna enketo senkulpigis lin, sed ĝis nun la estraro de UEA ne definitive fermis la kazon. Intertempe, la denuncintino (ĉar la knaboj mem ne denuncis) kabeis.

Estos interese vidi, ĉu eventuala konstato fare de la “kontraŭdiskriminacia teamo” estos omlete turnita al homofobio, kiel okazis kontraŭ afrikaj aktivuloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.