TEJO-volontuloj oficos for de Roterdamo

HeKo 650 8-B, 9 jul 17

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas adekvatajn sidejojn por siaj volontuloj, for de Roterdamo, kie tamen ankoraŭ disvolviĝus ilia unua staĝo.

“Multas la interesaj volontulejoj kaj ni konsideris, ke por TEJO estas tre grave havi volontularon en la sama loko. Tial la estraro enfokusigis sian elektadon inter la organizoj kiuj dekomence pretas gastigi pli ol unu volontulon”, komunikis prezidanto Mandirola al unu el la kandidataj establoj.

Inter la kondiĉoj por inviti la deĵorontojn gravas, ke surloka organizanto povas “mentori kaj subteni la volontulojn”. Tamen ne estas facile por organizo ekster TEJO mentori pri TEJO-laboro. Tion rimarkigis la prokuristo de fondumo Pro Esperanto al diversaj establoj kiuj sin turnis por konsilo al FPEF. Aldone, tiuj volontuloj esence laborus por TEJO sen repago de la surlokaj kostoj: nur UEA fakturas pro luado de apartamento — certe pli kosta ol en multaj EU-landoj (alivorte: dum UEA ekspluatas TEJOn, TEJO ekspluatus la “volontulejojn”).

Konklude, FPEF konsilas atendi la evoluon de la nuna procezo, antaŭ ol riski inviton. Malgraŭ tiu konsilo, paktinta establo situanta en EU-lando jam sendis proponon — kiu ne estis akceptita, ĉar ĝi gastigus nur unu volontulon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.