Se vi deziras partopreni telematike la 11an Lingvan Kolokvon de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025, bonvolu komuniki vian intencon per aliĝo al la evento tra Esperanta Kulturservo. Necesas indiki la horojn dum kiuj vi povos esti kuplita, laŭ la prelega programo.
Ĉaŭdefono estas la monda ĉefurbo de la horloĝindustrio, enskribita kun la najbara Loklo en la Unesko-trezorlisto; do principe ĉio okazos akurate. Oni rajtas alesti nur la prelegojn, ne la dimanĉan forumon kaj la Asembleojn..
Kiu havas la esperantan civitanecon, tiu pagas neniom (necesas indiki la CEN-kodon, kiu rezultas ankaŭ el la Civita legitimilo). Kiu ne havas, tiu pagas kontribuon de dudek frankoj, per la konto indikita en la aliĝilo, pro la luota teknologio. Eblas ankaŭ libervolaj donacoj.
Limdato por aliĝi: 29 aprilo 2025 je 12h00 CET.
(kce)