Telematike inaŭgurita la redakcio de "Arcadia"

HeKo 876 5-B, 8 jun 25

Kunsidis la unuan fojon hieraŭ, inter du horzonoj, la redakcio de la naskiĝanta revuo Arcadia; la gazeto, organo de la Itala Interlingvistika Centro, estas nuntempe gvidata de triopa teamo: c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini, ambaŭ komitatanoj de la paktinta establo, kaj s-ro Francesco Giuliano, akademiano el Universitato de Pavio.

La kunsido okazis telematike, kun la partoprenantoj respektive en Ĉaŭdefono, Jokohamo kaj Varsovio. Dum la kunveno oni rediskutis la strategian dokumenton kaj fiksis esencan laborprogramon por la venontaj semajnoj. Inter la prioritatoj troviĝas la elekto de reteja domajno kaj la komenco de periodo de merkata analizo; samtempe daŭras la laboro por vastigi la reton de eblaj estontaj kunlaborantoj de Arcadia, kiu gastigos ĉefe enhavon en la itala lingvo, tamen kun centra elemento en esperanto kaj kun identeco klare raŭmisma.

La redakcio restas en konstanta kontakto kaj kunvenos denove per videokonferenco jam venontsemajne, kaj tiel ofte faros laŭbezone ĝis la komenco de 2026. Dume, ĝia rilata establo IIC preparas la venontajn paŝojn por sia estonteco. Inter ili estas la kunvoko de eksterordinara asembleo por formale sankcii la nomŝanĝon de la Centro kaj ĝian definitivan lokiĝon en Belinzono, ĉefurbo de kantono Tiĉino en Svislando.

(iic)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.