Televida kanalo por la Esperanta Civito

HeKo 701 8-C, 15 feb 19

La vickonsulo pri informado, c-ino Perla Martinelli, anoncas ke la Esperanta Civito akiris propran televidan kanalon, kun kultura kaj informa enhavo, libere spekteblan. Ĝi elsendos precipe prelegojn kaj programojn kun kleriga enhavo, en esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, depende de la graveco de la prelegoj.

La elsendoj okazos tra Youtube, danke al la kunlaboro de c-ano Luis Raudón, prefekto por Meksiko, kaj lia filo Rodrigo.

Similaj filmoj en Youtube estas jam spekteblaj, pro alies bonvola helpo, ekzemple:

Nun la prezentoj fariĝos malpli sporadaj. Ilia valoro daŭre enfokusiĝos al la enhavo, multe pli ol al la kinematografia tekniko. Ĉiu civitano rajtos proponi propran kontribuon al informado [ĉe] esperantio [punkto] net (informado[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.