Temaro neglektata de feminismo

HeKo 636 8-B, 8 mar 17

La problemoj kiuj suferigas la inan duonon de la homaro estas ankoraŭ la samaj en 2017. Unuavice la perforto, kies viktimo la virinoj pli kaj pli ofte estas. Poste la negativa diferenco en la salajrado, la duobla pezo laboro-hejmo, la minoritata rolo en la gvidado de la socio. Ĉio ĉi trovas specifan terminon: masklismo.

Hodiaŭ mi demandas ĉu la feminismo neglektas problemon, kiu ankaŭ estas elemento de la masklisma socio. Temas pri la lingvaj rajtoj.

Elektinte la profesion de instruisto, kaj specife de lingvoinstruisto, mi ĉiam troviĝis inter virinoj. Lingvojn ili lernas multe pli ol viroj, kvankam ne mankas esceptoj: la plej grava eble estas esperanto. Des pli grave: virinojn mi renkontis malofte inter la aktivuloj por lingvaj rajtoj; kvazaŭ la defendo de la patrina lingvo iĝus malpli grava, se malmultaj parolas ĝin.

Tamen la batalo por lingvaj rajtoj estas komuna batalo. Ne eblas venki ĝin sen virinoj: patrinoj, fratinoj, onklinoj…

Ni meditu pri tio en la hodiaŭa tago.

(Giorgio Silfer)

HeKo 6
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.