Tempesto en Svislando 2023, incendio en Italio 2024

HeKo 842 8-B, 6 aŭg 24

Tre bedaŭrinde esperanto-kongresojn povas trafi katastrofo, natura aŭ akcidenta. Al la unua speco apartenas la kazo de Ĉaŭdefono, en julio 2023, kiam la tagon antaŭ la inaŭguro de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo terura tempesto ŝvabris la urbon. KEF devis okazi ene de la Esperanto-Domo; fakte ĝi estis la sola evento kiu regule disvolviĝis en Ĉaŭdefono dum tiu semajno: la ceteraj estis nuligitaj. Ĉi-jare KEF estas pli vigla ol iam ajn, dum la stratfestivalo “Plaĝo de la ses pumpiloj” okupas malpli ol duonon de la kutima surfaco.

Kurta cirkvito ĵus estigis incendion de la hotelo en Montekatino luita por la Itala Esperanto-Kongreso. La organizantoj devas serĉi novan kongresejon, kio estas terure malfacila ene de kelkaj tagoj, precipe se temas pri hotelĉambroj en alta sezono. Ni esperas ke ili sukcesos, alimaniere la kongreso estos nuligita.

Evidente milito estas la plej granda katastrofo. La plej fama kongreso nuligita pro militeksplodo estis la 10a Universala en Parizo, aŭgusto 1914. Cetere, la unua civila viktimo de tiu milito estis (eks)esperantisto, la aŭtoro de Ido, Louis Couturat: lin mortigis dispreme stafeta veturilo portanta al franca garnizono la mobilizdekreton.

La nuna interslava milito bonŝance ne malhelpis sukcesan esperanto-konferencon en Tiĥvino (Rusio) julio 2024, kun okdeko da partoprenantoj.

 

C-ano Carlo Minnaja komentarias: 

Malgraŭ la (limigita) incedio en la hotelo kiu devis esti la sidejo de la itala kongreso en Montecatini Terme, estis tuj trovita nova sidejo ĉe la  Provinca Turisma Oficejo (kaj tuj-tuje anoncita en la kongresa paĝo, se oni legas ĝin), kaj por la hotelĉambroj de la mendintoj same estis tuj trovitaj alternativoj. Prefere laŭdi sukcesojn ol fantazie prognozi eblajn fiaksojn; la italaj kongresoj estis ĉiam ege sukcesaj kaj laŭ nombro de la partoprenantoj  kaj laŭ kvalito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.