Testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio

HeKo 804 5-B, 14 jan 23

Dum la lastaj tri tagoj de januaro kaj unuaj du de februaro okazos testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio. Kelkaj volontuloj, preskaŭ ĉiuj kun C-grada diplomo laŭ LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) sekvos telematike lecionojn kadre de la katedroj de beletristiko kaj (plan)lingvistiko. La eksperimento testos la taŭgecon de elektita rimedo por distanca universitato kaj la efikon de la instruado.

La lecionoj disvolviĝos dum kvar periodoj: du matene kaj du posttagmeze, laŭ la mezeŭropa horo.

La docentoj estos d-ro Alessio Giordano kaj prof. Giorgio Silfer. La unua pritraktos fonologion, la dua literaturan kritikon. La konsilitaj tekstoj estas “Lingvistikaj aspektoj de esperanto” de John Wells, “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure, “Enkonduko al literatura kritiko” de Giorgio Silfer. Por pliaj informoj: kce ĉeesperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.