La konstanta demando pri neŭtraleco, kiu ofte glitis al politika indiferento en la historia linio Pariza CO-Kolonjo 1933-Internacia E-Ligo-nuntempa UEA (kiu ne originas el la asocio fondita en 1908 fare de Hector Hodler, sed el la ensorbo de ĉi tiu al IEL, 1947), trovis la adekvatan solvon en la formulo de la Esperanta Civito.
Fakte ĉiu establo aliĝinta al la Pakto konservas sian neŭtralecon, laŭ la propra statuto, politike kaj religie.
La Konsulo aŭ/kaj la Senato ja faras politikajn deklarojn, sed la Senato reprezentas nur tiujn, kiuj rajtas voĉdoni por ĝi, nome la establanoj libere kaj individue decidintaj peti la civitanecon tra sia paktinta establo.
La establoj mem submetiĝas nur al la direktivoj de la Forumo, kiuj ĝis nun estas nur du: direktivo Hiltbrand pri mutuala rabata sistemo kaj direktivo Muhlemann pri lingvotesta sistemo. Principe, neniu decido de la Forumo havas partipolitikan karakteron.
La formulo estas tre simpla: la establoj konservas sian neŭtralecon, dum iliaj membroj kiel individuoj povas rezigni pri ĝi. Konsekvence, landa asocio de UEA neniom lezas sian neŭtralecon, per sia aliĝo al la Pakto.