Togolandano bonvenigas la Vickonsulon al Burundio

HeKo 830 5-B, 23 jan 24

Unu el la homoj, kiujn mi aprezas/admiras en mia Esperanto-vivo estas Giorgio SILFER. Li ege kritikas min regule kaj anstataŭ ofendiĝi kontraŭ li, mi trovas en liaj kritikoj multon por plibonigi mian laboron. Silfer neniam mensogas, sed ĉiam prezentas la veran vizaĝon de la aferoj. Li tre bone informiĝas antaŭ ol ion publikigi. Ĝis nun neniu reagis al liaj publikigaĵoj por diri, ke li mensogas. Kion oni riproĉis al li, tio estas lia estremo. Ĉiu afero en sia taŭga loko, ĉu ne?

Simio ne povas vivi en rivero, nek fiŝo sur arbo. Kiam oni klopodas meti fiŝon sur arbon, ĝi klopodos trovi sian veran lokon. Se Silfer ĉiam montriĝas estrema, oni komprenu, ke li havas la prian kompetentecon kaj la kapablojn por plenumi la necesajn devojn ligitajn al la afero. Mi admiras ankaŭ aliajn homojn, kiel Renaton [Corsetti] kaj Humphrey TONKIN, sed tiuj tro kaŝas veron pri multaj aferoj de Esperantujo kaj aparte de UEA, kio malbonfaras al la asocio. Mi ĉiam memoras la aferon MONO DE UEA AL INDIĜENAJ DIALOGOJ kaj nun io simila aperetas. Venontaj tagoj konfirmos aŭ dementos.

Oni devas prezenti aferojn tiaj, kiaj ili reale estas. Tute ne decas subteni ies malbonan agon subpretekste, ke tiu estas amiko, parenco aŭ ktp. Ĉiuj estas homoj kaj tute egale oni traktu ĉiujn. Ni ne kaŝu la veron. Se almenaŭ du aŭ tri el UEA-gvidantoj kondutus kiel Silfer, UEA ne estus en tiu ĉi malklara situacio nun. La estraro nenion gvidas, aliaj UEA-gvidantoj improvize agas, kaj ĉiu ŝatus montri sin plej bona homo. Kiel tio utilos al UEA? Ni enmemiĝu por iri vojon savan por UEA, kion vere povas ne ĉiuj nunaj UEA-gvidantoj, el kiuj iuj jam kadukiĝis. La renovigado de preskaŭ la tuta teamo nepras.

(c-ano Koffi Gbeglo, dumviva membro de UEA)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.