Post la aprobo de Lex Adiutoria ekzistas precizaj normoj por trairi la pordon de Esperantio kiel honorariata stabano. Tio aparte gravas por afrikanoj, kiuj devus atenti pri tri ŝtupoj.
La unua estas la posedo de la lingvo kaj ĝia kulturo. Danke al AfrES okazis progreso, precipe en la medio de la Esperanta Civito. Aliloke oni produktadas precipe eternajn komencantojn, kiuj plej ofte perdiĝas.
La dua estas la kompetento pri la fako. Tie ĉi afrikaj esperantistoj postrestas, same kiel afrikanoj ĝenerale. La metodiko de la esperanto-instruado ne estas bagatelo. Malofte afrikanoj ĝin konas sufiĉe. Pri aliaj fakoj estas des pli malbone.
La tria estas la konscio labori en grupo. Kvankam afrikanoj devus pli facile kompreni la nocion de klano, ili agadas tro individue. Ekzemplo: esperantisto E trovas la ŝancon iri al alia kontinento; li foriras eĉ ne avertante kien li malaperas. Pasas iom da tempo kaj li subite reaperas, ĝemante ke li estas en la lando L plena de malfacilaĵoj kaj bezonas monon. Respondo: ĉu vi konsultiĝis kun Afrika Esperanto-Instituto antaŭ ol migri? Ne. Ĉu la Kapitulo asignis al vi iun taskon aŭ mision en la lando L? Ne. Ĉu vi ne sciis ke pro tiu tasko aŭ misio vi ricevus financan helpon? Mi forgesis pri tio. Konkludo: nun vi perdis la rajton ricevi helpon.
Tial la Esperanta Civito investas tiel multe en la formado.