Tre sukcesa prelego en la EEU-kongreso

HeKo 391 7-A, 30 maj 09

Tre sukcesa prelego de c-ano Giorgio Silfer, kadre de la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj de la 86a Germana Esperanto-Kongreso en Hercbergo hodiaŭ vespere. Laŭ la ĉeftemo “Signifo de la falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter orienta kaj okcidenta Eŭropo” prof. Silfer prelegis en plenplena salono pri “Kiel ŝanĝiĝis la percepto pri orienta Eŭropo ĉe la esperantlingvaj okcidentanoj”.

Enkonduke la oratoro memoris ke la dua mondmilito dividis la mondon en du blokojn: la frakturo estis pli sentebla en Eŭropo, kaj plej sentebla ĝuste en Germanio. Kaj li emfazis ke, en ĉi tiu kontinento, vivís kaj vivas pli da esperantistoj ol aliloke: tial la frakturo aparte trafis ankaŭ Esperantion, des pli ke la parto historie plej grava parto por la esperanta popolo, ĉiukaze por la esperanta kulturo, situis en orienta Eŭropo.

La propagando en la du blokoj, dum la malvarma milito, influis ankaŭ la esperantistaron. Okcidentanoj bedaŭris ke orientanoj vivas sen libero, kaj kiam la fera kurteno iom malfermiĝis pro turismo, la okcidenteŭropaj esperantistoj montris kontraŭdiran sintenon: ili iris por renkonti la korespondamikojn, sed samtempe perceptis tiujn landojn ekster la alianca tendaro, do kiel malamika socio. Vizoj, devigaj monŝanĝoj, vaŭĉeroj, burokrataj ĉikanoj kaj longegaj atendoj ĉe la landlimoj kontribuis al tiu negativa bildo.

La tuta prelego aperos en “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.