Tri lingvotestaj sesioj en tri landoj ĉi-aŭtune

HeKo 845 4-C, 7 sep 24

Ĉi-aŭtune eblos trapasi lingvotestajn sesiojn en tri lokoj: Toso-de-Maro (koincide kun la 3a NAKSE), 23-24 oktobro; Ĉaŭdefono (koincide kun la KCE-simpozio), 1-3 novembro; Bujumburo (koincide kun la AEI-staĝo), 6-14 decembro. Pri la unuaj du responsos Kultura Centro Esperantista; pri la tria Afrika Esperanto-Instituto laŭ delego de KCE. Ĉiu okazas reale, neniu virtuale.

En ĉiu sesio eblos diplomiĝi C-grade (niveloj C1 kaj C2). Por kandidatiĝi necesas skribi al la respektivaj establoj. La limdatoj por la enskribiĝo estas fiksitaj je unu semajno antaŭ la ekzameno, escepte de C2, por kiuj necesas unu monato, kun klara indiko pri la disertacia temo.

En ĉiu nivelo gravas konoj pri la kultura historio de la esperanta popolo, evidente laŭ kreskanta profundeco. Referenca teksto por la C-grado estas “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer. Referenca por la nivelo B1 estas la Ekzercaro de la Fundamento de L. L. Zamenhof, kaj por la nivelo B2 “Paŝoj al plena posedo” de William Auld. Por la A-grado ekzistas multaj ankaŭ nacilingvaj utilaj gvidiloj, reale kaj virtuale.

Por la landanoj en kontingento 1 laŭ la Monda Banko la administraj tarifoj por partopreni lingvotestadon estas duona speso por A-grado (45,- svisaj frankoj); unu speso por B-grado (90,- frankoj); du spesoj por C-grado (180,- frankoj); por la ceteraj landanoj ili estas indicitaj laŭ la restantaj tri kontingentoj. 50-procenta rabato por la kandidatoj kiuj havas la esperantan civitanecon, laŭ direktivo Mühlemann. La pago estas fiksota laŭ la diplomo: se iu kandidatas por C1, sed rezultas ke tiu ne takseblas pli ol B2, la kosto estas tiu de B-diplomo. 
LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) estas pli postulema ol aliaj, precipe je nivelo C. En la esperanto-mondo cirkuladas UEA-diplomitoj je C1, kiuj probable fiaskus eĉ en B2 ĉe LTSEC. Tamen ne necesas havi jam diplomon de pli malalta nivelo por kandidatiĝi je ajna lingvotestado laŭ LTSEC. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.