Sojle de la fino de sia mandato, la nuna Konsulo nomumis tri novajn membrojn de la Lingva Komitato, la konstanta komisiono al kiu la leĝo konfidas la oficon respondi al ĉiu lingva demando ĉe la instancoj de la Esperanta Civito.
La Konsulo nomumis c-anon Georgi Mihalkov (Julian Modest), edukitan en la bulgara, kaj c-anon István Nemere, edukitan en la hungara, laŭ la artikolo 2 paragrafo 3 de Lex Academica (do kiel “motu proprio”). Krome li nomumis c-anon Tomasz Chmielik, edukitan en la pola, laŭ la art. 2 paragrafo 2 litero b: c-ano Chmielik fakte kandidatis al la Akademio de Esperanto en 1998. Ĉiuj tri estas famaj verkistoj kaj publicistoj en esperanto.
La koncernatoj rajtas rifuzi la nomumon, per skriba komuniko al la Konsulo (ankaŭ tra nia redakcio) ene de tridek tagoj post la publikigo de ĉi tiu anonco, kiu rolas kiel dekreta komuniko.
Post la morto de c-ano Leen Deij kaj la akcepto de la tri novaj, la Lingvaj Komitatanoj estas entute dek.