Tri rezolucioj aprobitaj de la Senato en Pavio

HeKo 899 2-C, 30 dec 25

La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Pavio tri rezoluciojn, kies dispozicia parto situas ĉi-sube, ĉie kun la enkondukaj vortoj “La Senato”.

(pri cionismo) KONSTATAS ke cionismo estas degeneranta pro la ekstremismo de iuj religie inspiritaj movadoj en Israelo; ENGAĜAS la Kapitulon subteni en politike neŭtrala lando internacian simpozion pri la aktualeco de la proponoj de Zamenhof alternativaj al cionismo por pritrakti la hebrean demandon.

(pri la komentoj en HeKo) INVITAS la Konsulinon, kiel oficialan proparoliston de la Esperanta Civito, engaĝi la redakcion de HeKo al: 1) forigo de la ebleco komenti en esperantio.net; 2) tuja malfermo de la eblo komenti en la Telegrama kanalo de HeKo; 3) atento pri la fakto ke ĉiu komento devas respekti la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.
Pri la kostoj en la Telegrama kanalo garantias mecenato en Lombardio, almenaŭ por 2026.

(pri la Senata Reglamento) STARIGU sesmonatan laborkomisionon por la eventuala reformo de la Senata Reglamento, konsistantan el reprezentantoj kaj de la majoritato (du) kaj de la opozicio (unu), ĝis la venonta eksterordinara Senata sesio (art. 29 de la Senata Reglamento).

La komisionanoj estos Rubeno Fernández, Lucien Kagina kaj Perla Martinelli.

— Unua Vickonsulo

Komentoj

Anonima

02a Jan 2026 Ven - 09h48

Do, finiĝis la mallonga sezono de ioma malfermiteco de la Civito kaj HeKo denove estos kiel sendiskuta novaĵagentejo de registraro, kun de tempo al tempo klaĉaj komentoj de Silfer pri la tradicia movado.
Forton al la novaj redaktoroj, kiuj estas kapablaj kaj ekvilibraj, sed la Civito ne pretas por iliaj reformoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.