HeKo 470 2-B, 7 feb 11
Al la kandidatoj akceptitaj per la unua selekto por la tria Afrika Esperantologia Semajno aldoniĝas tiuj de la dua selekto, bazita sur la listo indikita de la paktinta establo SIPU, kunorganizanto de AfrES 3.
Temas pri du personoj ne partoprenintaj en AfrES 2, antaŭ tri jaroj: Georges Nindorera kaj Eric Nsengiyumva.
La gvidanto de AfrES 3, sen. prof. Giorgio Silfer, sin rezervas la decidon pri la sekvaj kandidatoj: Bonaventure Dusabe, Rémy Hayimana, Janvier Ndoricimpaye, Aristide Niyongabo.
Aliaj kandidatoj ne estas akceptitaj. Entute estas dek tri partoprenontoj, plus kvar ankoraŭ analizataj.