Ĉu “Esperanta Antologio” de William Auld havos trian, ĝisdatitan eldonon? Inter la unua (ĝis 1957) kaj la dua (ĝis 1981) pasis dudek kvar jaroj, kaj intertempe pliaj tridek kvin, do estus normale atendi novan eldonon.
Ŝajnas ke la dua eldono vendiĝis ege pli malrapide ol la unua (ĉu eble tro granda stoko?), kio povus klarigi la relativan malfruon, se malfruo ĝi estas. Ĉar alia demando leviĝas: ĉu la esperanta poezio en la lastaj kvar jardekoj estis almenaŭ tiel rimarkinda kiel en 1958-1981, aŭ eĉ antaŭe? Se eĉ antaŭe, certe ne. Kaj en la komparo kun la posta kvarono de jarcento, eblas heziti. William Auld mem ne emis okupiĝi pri ĝisdatigo, kaj sugestis al Perla Martinelli fari tion, en 1998. Evidente ŝi perceptis la saman heziton.
Lastatempe la eldoninto de 1981 estus proponinta tion al Carlo Minnaja, kiu demandis al Jorge Camacho, ĉu li ne akceptus kunredakti. Laŭ raporto de ĉi-lasta, prof. Minnaja argumentis per frazo kiu atutas ironie kaj memironie: “Oni ne povas kontesti ke vi estas la plej bona nuntempa poeto, kaj mi, la plej kompetenta literaturkritikisto…” La afero finiĝis hieraŭ per trivialaj insultoj de la hispano kontraŭ la kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”, dum nupta bankedo apud Romo. Sed revene al la temo: ĉu indas ĝisdatigi la Esperantan Antologion? Nome, ĉu ĝi restu tia, kia ĝi estas en sia nuna arkitekturo? Aŭ preferinde, c-ano Minnaja (se li) iniciatu ion laŭ tute nova kriterio? Ekzemple laŭ la modelo de “Enlumas min senlimo”, se citi alian verkon de la padova profesoro?
Komentoj
La ideo ne estas pri tria eldono de la ekzistanta “Esperanta Antologio”, sed pri nova verko, kiu pritraktu la poezion ekde 1982, kie la Aulda dua eldono haltis. La ideo estis jam plurfoje priparolita inter prof. Tonkin kaj mi, kaj iom pli intense, antaŭ tri semajnoj dum la itala kongreso. Neniu eldonejo komisiis ion al iu ajn, sed la iniciato estis rigardata kun intereso kaj bondeziro.
Lastatempe la trivialaĵojn de Jorge Camacho kontraŭ prof. Carlo Minnaja ornamas foto kie mi aperas kun mia kolego. Tio sugestas ke mi persone ĉeestis la koncernan eventon. De post 1993 mi ne havas la bedaŭron renkonti la insultemulon, eĉ ne paroli aŭ korespondi kun li. Tian honoron mi lasas al kolego Minnaja, kune kun mia persona solidareco.
La blogo de Jorge raportis tute perfekte kaj skrupule precize kio okazis. Li forgesis mencii, ke lia kriaĉado transtabla, ĉu mi deziras tuŝi liajn kojonojn (neniam esprimita deziro), tre malfavore konsternis kelkajn kuntablanojn, kaj ke per mia ridado mi sukcesis transformi al komikaĵo liajn neripeteblajn frazojn kaj lian senhonoran konduton, savante do la humoron de la sceno.
Mi ne donas nek donos permeson publikigi eĉ unu poemon de mi en ajna antologio (kun)redaktota de Minnaja, Silfer aŭ alia membro de tiu kliko [aŭ (kun)eldonota de LF-koop].
Se Camacho volas mem forstreki sin el la Esperanto-literaturo, volas ke neniu legu liajn verkojn kaj ke oni lin baldaŭ forgesu — estas lia rajto. Tamen oni ja ne forgesos lin, li ja konstante rememorigas pri si per venenaj insultoj kaj skandaloj… Li tro amas sin mem, ne toleras ajnan kritikon… Do ni prefere ignoru lin. Rusa proverbo diras: ne tuŝu merdon — ĝi ne fiodoros.