Tria virina ateliero pri beletra kreivo

HeKo 505 8-B, 5 maj 12

Feminisma Esperanta Movado decidis iniciati, kaj Kultura Centro Esperantista akceptis gastigi, la trian Atelieron pri beletra kreivo, principe rezervitan al virinoj. Ĝi okazos en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2012. La atelieron ankaŭ ĉi-foje gvidos c-ano Giorgio Silfer.

Se la unua estis dediĉita al prozo, kaj la dua al poezio, la tria estos enfokusigita al redaktado. Krom la aktivulinoj de la rondo de La Kompaso (Anjo Amika, Marie-France Conde Rey, Etel Zavadlav) la kunordiganto akceptis Samanta Chittolina, Jun Liu, Julia Noë, Sara Spanò kaj Dieter Rooke (edzo de Jun). La plej juna estas 27-jara, la plej aĝa 66-jara, kun 45 kiel meza aĝo. Kvin el la ok havas la esperantan civitanecon, du membras en FEM.

La partoprenantaro plejparte aktivas en la publicista kampo: retpaĝoj, gazetoj, radioelsendoj. La ateliero celas profundigi la kompetentecon de virinoj en Esperantio rilate redaktadon.

“Ni ĝojas ke FEM kaj KCE partneras por la tria Ateliero” diras c-ino Marie-France Conde Rey, kiu prezidas la esperantajn feministinojn. “La iniciato estas tre utila servo por la tuta komunumo.”

La ateliero inkluzivas kolektivan laboron matene kaj individuan posttagmeze. Vespere estos spekteblaj filmoj speciale interesaj por virinoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.