HeKo 525 8-C, 6 feb 13
Pro serioza, kvankam nur hejma akcidento, sen. Ljubomir Trifonĉovski kuŝos en hospitalo dum almenaŭ du semajnoj, kaj ne estos atingebla.
Por korespondado pri la revuo “Literatura Foiro”, kies februaran numeron li ĵus finredaktis, necesas sin adresi al la eldonejo, LF-koop.
Por korespondado pri lia ofico de Vickonsulo necesas skribi rekte al la Konsulino, aŭ tra la adreso de HeKo.
La redakcio bondeziras al la misŝanca civitano.