Trumpo kreas la unuanimecon ĉirkaŭ si

HeKo 901 3-E, 19 jan 26

Ne pasis monato post nia jarfina analizo kaj la mondo spektas kuriozan fenomenon: de Eŭropo al Latin-Ameriko, de Irano al Israelo, de Popola Ĉinio al Rusio, kaj eĉ interne de Usono mem, prezidento Trump spertas unuaniman malkonsenton pri siaj administraj kaj politikaj decidoj, danke al kiuj li sukcesis en mirinda entrepreno — reapudigi Brition kaj Eŭropan Union.

Ĉi-lasta, des pli danke al la tragika ukrajna ĉapitro, estas trairanta jam de jardeko la subtile korodan fazon de la transiro el konfederacio al federacio, kun la kresko de suverenismoj kaj eĉ realigo de secesio, kiel la brita; bonŝance sen propra secesia milito. Sed la aneksemo pri Gronlando fare de tiom hidrargeca Usono riskas amalgamigi la fortojn en la antikva Eŭropo multe pli ol espereble.

Aliflanke historio instruas: pli facile oni kuniĝas kontraŭ ol por io. Kun raraj esceptoj: ekzemple la tradicia Esperantio, kiu ne kapablis unuiĝi kontraŭ siaj persekutantoj (dekstre kaj maldekstre) fine de la 1930aj, kaj per la ĝenerala kunveno de UEA en Berno (1947) eĉ rifuzis rezolucion pri kondamno kontraŭ la krimoj de naziismo.

Nu, kio okazos nun? ĉu milito inter la du bordoj de la Atlantiko? Prefere ne prognozi tion. Sed se io okazus, ni divenus ke ĝisosta finvenkisto incitiĝus pro la lingvo uzata inter malamikoj…

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.