Turkio neniam eniros Eŭropan Union

HeKo 610 1-E, 15 aug 16

La eventoj en Turkio, lige kun la fiaskinta ŝtatrenverso de la pasinta monato, influas la sintenon de Turkio al okcidento kaj de Eŭropa Unio al Turkio. Tion konkludis la hodiaŭa seminario kun prof. Zeki Ergas en Ĉaŭdefono ĉe la Esperanto-Domo, ankaŭ kun skajpa partopreno de eksterlande.

Laŭ Zeki Ergas ne estas dubo pri la sinsekvo de la eventoj. Okazis puĉo, kiu ne sukcesis pro cirkonstancoj preskaŭ hazarde favoraj al la turka prezidento. La puĉon inspiris la gülenista movado kaj pri ĝi certe Usono sciis. Konsekvence Erdogan ŝanĝis sian strategion en la regiono, rebonigante la diplomatiajn rilatojn kaj kun Rusio kaj kun Israelo. Samtempe li entreprenis “purigadon” kontraŭ la Gülen-opozicio.

Pri EU prof. Ergas citis frazon de Ionesco, laŭ kiu gravas ne la dirita, sed la nedirita. Nur prezidento Sarkozy alprenis pozicion kontraŭ la eventuala membreco de Turkio, kaj la nedirita sonas konfirme al ĉi tiu sinteno, al kiu Turkio konformiĝas.

La konsultiĝo poste enfokusigis la rolon de PEN Internacia, speciale por la paco. PEN devus aktivi per propraj pac-observantoj en kelkaj regionoj: Ukrajno, Turkio kaj Kurdio, Proksima Oriento. La iniciaton povus gvidi la verkista pac-komitato, kaj tiurilate la Esperanto-Centro de PEN estus tute taŭga proponanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.