Tuta jaro dediĉita al packulturo kaj militliteraturo

HeKo 860 1-B, 1 jan 25

La 332a numero de Literatura Foiro (decembro 2024) uverturas per pensiga kaj poezia kontribuo de Luigi Minnaja, Pacon, Sinjoro! Sekvas la Nobel-premia artikolo de Helmi Martikainen, kun elokventaj vortoj portretinta Han Kang, sudkoreinon kies beletra talento kapablis prezenti al la mondo temojn, stilon kaj riĉon de la propra literatura tradicio. En siaj tekstoj, konataj pro la tipa lakoneco, ŝi esploras la limojn inter normaleco kaj malsano, inter korpo kaj menso.
La numero ankaŭ omaĝas al William Auld, en la centjara jubileo de lia naskiĝo, kun profunda tributo al lia heredaĵo. Nicolino Rossi, jam tradukinto de La infana raso al la itala, honoras la memoron de la aŭtoro per artikolo kiu reliefigas ne nur lian literaturan forton, sed ankaŭ la valorajn kontribuojn al Esperantio. Inter la aliaj datrevenoj de la jaro elstaras la unua parto de detala analizo pri la vivo de Marco Polo kaj lia rolo en la konstruado de interkulturo, aŭtorita de Carlo Minnaja.
Ĝuste el Ĉinio por originala prozo gastas rakonto de Yin Jiaxin, La unua rendevuo, dum poezie interludas Wally du Temple kaj Minosun. Tradukan prozon respektive el la itala kaj la angla proponas Carlo Minnaja kaj Rubèn Fernández, per tekstoj de Goffredo Parise kaj Aaron Lansky.
Sed la numero ne estas nur dediĉita al literaturo, kaj efektive enestas pluraj eseaj kontribuoj: Juan García del Río pri la muziko de BaRok”-Projekto; Fernando Pita konkludas sian jaran serion pri Komenio; Alessio Giordano prezentas la Respublikon de Fridujlando, lasta ĉapitro de serio pri la plej grava kontraŭkultura itala revuo: Frigidaire; Giorgio Silfer prilumas la rolon de esperanto por Paco; kaj Rubèn Fernández kompletigas sian socikulturan komparon inter jido kaj esperanto.
Renée Triolle komentas la filmon Norah (2024), de Tawfik Alzaidi, dum en vitrino vi trovos recenzojn de Giorgio Silfer pri la nova eldono de Rimleteroj (2024), de William Auld kaj Marjourie Boulton, inviton al legado fare de Carlo Minnaja pri Plia dozo da prozo (2024), de Sten Johansson, kaj fine superrigardon kaj komentarion de Alessio Giordano pri Ni ĉiuj estas malsamaj (2022), de Tracey Turner.
La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Ĉefredaktas Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano. Pri provekzempleroj kaj abono bonvolu informiĝi tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.