UEA de ruĝo al nigro esperinde sen blanko

HeKo 838 7-A, 19 jun 24

Unuflanke d-ro Renato Corsetti kasandras pri baldaŭa bankroto, aliflanke s-ro Martin Schaeffer kasistas pri granda bonfarto: “La financa jaro 2023 estis tre bona, danke al pluraj pozitivaj evoluoj. La spezokonto denove estis ne nur ekvilibra, sed ni sukcesis nutri la rezervojn por eventualaj pluvaj tagoj de la asocio. Pozitive evoluis la enspezoj pro rentoj. Danke al la administra subvencio de la Eŭropa Unio ni havis iom pli da laborforto ol en antaŭaj jaroj. La kapitalo de la asocio kreskis danke al legaco kaj donaco kaj pro kurzo-altiĝo de la valorpaperoj.”

Nu, kiu pravas? Necesus kribri la diversajn asertojn. Ekzemple, se la anonima legaco estus tiu de c-ano Kep Enderby, prezidinto de la Universala, ĝi ne estus enskribebla en la kapitalon, ĉar ĝi ne estas libere uzebla: ĝi estas kondiĉita al la “kreo de fondaĵo por agado kaj edukado por la homaj rajtoj”. Ĉu Afriko, kiu ofte suferas pro malrespekto al homaj rajtoj, ricevos iom el tiom? Efektive, tamen, tiu nova fondaĵo ne rezultas en la bilanco 2023; esperinde temas pri alies legaco, sed do kie tiu de la karmemora Enderby?

“Pro altiĝantaj rentoj UEA investis pli da mono en obligacioj” klarigas s-ro Schaeffer. Se oni ne skribis troan ciferon, la obligacioj kreskis de 230 mil eŭroj al pli ol du milionoj cent mil (plus 900%). Kiel tio eblas, dum ankaŭ la akcioj kreskis (kvankam modeste, ĉirkaŭ kvin procentoj)? Ekskludante blankigon, UEA-ano rajtus sin demandi, de kie venis tiom da mono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.