UEA en Torino: survoje al la Fina Venko

HeKo 818 2-A, 4 aug 23

En Torino dum la Universala Kongreso (sukcese organizita de Itala Esperanto-Federacio) oni alprenis interesajn decidojn aŭ anoncis rimarkindajn klarigojn. Pri Ukrajno ekzemple: ukraina esperantisto longe parolis pri la tiea milito, sen “audietur et altera pars”, interalie ĉar nur unu ruso ĉeestis la kongreson — mem ruslingva judo, sametna kiel la ukrajna (ne ukraina) prezidento Zelensky… Ĉiukaze, per tiu prelego UEA ŝajnis distanciĝi (kvankam ne formale) el sia pekinisma sinteno, esprimita de prezidanto Charters komence de la milito.

Malfacile la organo de UEA povos detale raporti pri UK, ĉar ne kongresis ĝuste la redaktora paro de revuo “Esperanto”, el Moskvo. Ŝvebis la demando ĉu la organo estas redaktebla en lando kie mankas demokratio, kia estas Rusio: la interna opozicio bullerisma, apogata de la geja lobio, delonge volus ilian maldungon. La UEA-estraro anoncis ke helpe al la redakcio utilos nova, ĵus elektita estraranino, loĝanta en Popola Ĉinio…

La Komitato aprobis rezolucion detale artikitan, danke al denaska esperantisto, profesia ĵurnalisto, korespondanto de la germana radio. Spite al la unuanimeco, tuj poste en la komitata diskutlisto ĝermis pasia debato, ne pri la enhavo (temas pri enmigrintoj) sed pri la (mis)uzo de verba transitiveco…

Laŭ oficiala komuniko de la financa komisiono, eblas ke UEA rezignos pri AKSO, la grandioza retejo kiu kostis preskaŭ centmilon da eŭroj, laste pro nederlandaj salajroj al dana esperantist(in?)o. Se tiel, “la Direktoro ricevu la necesan kaj fakan apogon por stiri la elektotan fakfirmaon kiu realigos sistemon, bazitan sur jam ekzistantaj, laŭeble liber-kodaj programaroj el profesiaj firmaoj, efektivigos la provperiodon kaj akompanos la transiran periodon”…

Ne ŝajnas regi kontento pri la (jure individua) slovaka firmao al kiu estis adjudikita la kongresa sekretariado. Laŭ la sama komisiono necesas “adekvate akompani la organizon de UK-oj kun la kontraktita organizaĵo” kaj “identigi en la venontaj semajnoj novajn monrimedojn por garantii la UK-on 2024 en Aruŝo” [Tanzanio], ĉar “ekzemple la subvencipeto al UNESKO ne estis prezentita, kvankam la komisiono informis la estraron ĝustatempe”…

Konklude: “Sen efika kaj urĝa restrukturigo de la administra strukturo, aktiva enplekto de la komitato, sindediĉo al la ĝenerala intereso, la longdaŭra ekzisto de la asocio ne estas garantiita kaj la infrastrukturo kiun nur UEA povas alporti al per- kaj por-esperanta agado estas en danĝero”… Porinforme: ĝis nun estis malfacile trovi kandidatojn por la estraro, en Torino esti komplike trovi ilin eĉ por la elekta komisiono (necesis recikli prezidinton)…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.