UEA perdis vicprezidanton

HeKo 386 1-A, 30 mar 09

Inĝ. Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, anoncis en la hieraŭa kunsido de la Estraro sian decidon rezigni pro sanproblemoj pri la estraraneco, kun tuja ekvalido. La aliaj estraranoj akceptis la sciigon de sia kolego kun granda bedaŭro.

Krom ofici kiel unu el la du vicprezidantoj, Clerici respondecis pri la eksteraj rilatoj de la asocio. Sub lia gvido okazis sur tiu kampo rimarkinda plivigliĝo de la agado, precipe ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe Unesko. La plej elstaraj eventoj tiurilate estis la aprila simpozio pri lingvaj homaj rajtoj ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo kaj la decembra lanĉo de la Zamenhof-jaro en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo, ambaŭ en 2008. Ĉe la ĉefaj oficejoj de UN kaj Unesko deĵoras nun aktivaj kaj entuziasmaj reprezentantoj de la asocio.

Ĉar danke al la laboro de s-ro Clerici la eksteraj rilatoj de UEA disvolviĝas sur sufiĉe solida bazo, la Estraro ne proponos al la Komitato alelekton de nova estrarano por la restanta mandatperiodo, t.e. ĝis UK 2010, kie nova Estraro estos elektita.

(fonto: CO de UEA)

Historiografia noto: Vidalvide al la Esperanta Civito, estrarano Clerici ne brilis pro dialogemo. Aliaj estraranoj, ĉu sincere ĉu nur diplomatie, montriĝis pli disponeblaj al dialogo ol li. Ankaŭ lia multjara membreco en la Transnacia Radikala Partio (pri kiu li silentis okaze de sia estraraniĝo) ne utilis al plibonigo de la rilatoj inter UEA kaj Esperanto-Radikala Asocio. Hazarde aŭ intence, s-ro Clerici aspektis homo de la betona flanko, se uzi nomenklaturan metaforon; kvankam, kiel ofte en tiaj kazoj, li ĉiam kondutis afable kaj ŝajne kompreneme.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.