UN-migropakto dividas la eŭropanojn

HeKo 698 4-E, 28 dec 18

La 19an de decembro Unuiĝintaj Nacioj aprobis “migropakton”: temas pri dokumento kiu ne devontigas la membroŝtatojn, sed nur enkondukas la koncepton de “rajtoj de mislokitoj”. Probable tial la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis ĝin je grandega plejmulto: 152 voĉoj poraj, nur kvin kontraŭaj kaj dek du sindetenaj.

Tamen la kontraŭaj voĉoj havas specifan gravecon: tri membroj de Eŭropa Unio (Ĉeĥio, Hungario, Pollando) apud Usono kaj Israelo. Aliaj kvin EU-landoj sin detenis (Aŭstrio, Bulgario, Italio, Latvio kaj Rumanio) kaj unu ne partoprenis en la baloto (Slovakio). Entute unu EU-membro el tri (se konsideri Brition jam for) ne ŝatas la sintenon de la internacia komunumo rilate al mislokitoj. Neniam EU havis tiel malunuecan pozicion rilate al ekstera politiko. Kaj la baloto faris tuj viktimon: la belga registaro, el kiu eksiĝis la flandraj naciistoj de la partio N-VA.

La migropakto fontas el deklaro kiu en 2016 ricevis la apogon ankaŭ de la Usono de Obama. En julio 2018 unua baloto arigis 192 voĉojn porajn, do intertempe preskaŭ unu el kvar UN-membroj dampis sian konsenton. Efektive, ekis kampanjo kontraŭ ĝi, speciale en Eŭropo. S-ino Marine Le Pen asertas, ke la UN-migropakto “transformos la rajton migri al homa rajto, kontraŭ kiu la registaroj ne povos oponi”. Ŝian opinion partumas kreskanta parto de la ĝenerala opinio en Eŭropo. La EU-komisionano pri migrofluoj, s-ro Christos Stylianides, replikas ke “la pakto simple substrekas la neceson protekti la homajn rajtojn de la migrantoj”.

Per dudek tri celoj, la UN-migropakto klopodas streki mondan kunordigon, por “faciligi sekuran, ordigitan kaj regulan migradon”. Certe tiel la temo (laŭ unuj, sed problemo laŭ aliaj) eniras la fokuson de la internacia komunumon, kvankam neniu decido engaĝas ĉies atenton.

Se ĝi estus jam agnoskita kiel subjekto de internacia juro, la Esperanta Civito esprimus sin favore al la UN-migrofakto. Tion ĝi povas fari jam per ĉi tiu vidpunkto.

Giorgio Silfer, Konsulo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.