La Kapitulo de la Esperanta Civito havis kunsidon hodiaŭ en Malago, parte telematikan. La tagordo komence proponis du ĵusajn dokumentojn: pri la unua, verkita de laborgrupo plejparte el TEJO-anoj, kiu koncernis jubileon de la Rezolucio de Montevideo (1954) kun indikoj pri la roloj de la esperantistaro rilate al Unesko, la Kapitulo esprimis rifuzon subskribi, ĉar la teksto mankas je politika realismo kaj eĉ historiografia honesteco. La duan, senditan de Eŭropa Esperanto-Unio kun la celo helpi al disvastigo kadre de packampanjo, la Kapitulo taksis ankaŭ politike ne realisma, sed ne intelekte malhonesta, nur supraĵa: oni ne esperu Civitan subtenon al ĝia disvastigo.
Multe pli interesa la enkonduko al la tezoj por la baldaŭa Monda Forumo pri Demokratio, akceptinta delegacion de la Esperanta Civito al Strasburgo ĉe Konsilio de Eŭropo. La demokratia sistemo, facile degenerebla al oligarkio kaj eĉ kakistokratio, estas esenca por la nova Esperantio, se konsideri ke en la malnova la sistemo lamas, same kiel en multaj internaciaj neregistaraj organizoj, bedaŭrinde.
Estis traktitaj pliaj detaloj pri la elektoj al la Senato, lige kun la limdatoj por la livero de la kandidatlistoj kaj la programoj (30 septembro 2024), la censado (30 novembro 2024) kaj la balotejoj. La vickonsulino pri internaj aferoj informis ankaŭ pri la evoluo de la preparataj kongresoj.
Diskuto koncernis ankaŭ la lingvotestadon kaj la lanĉon de Esplora Instituto de Esperantologio, kies unuaj kursoj komenciĝos ĉe KCE en realo dum somero 2025.