Unika numero de "Heroldo de Esperanto" dum jarkvino

HeKo 849 3-C, 30 okt 24

Estas dissendata la oktobra numero de “Heroldo de Esperanto” (2359), luita de la Esperanta Civito por prezenti la kandidatlistojn kaj la programojn al ili kuplitaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2024. Temas pri tradicio ekinta en 2001, atestanta la konfidon al nia paktinta establo, specife al la profesieco de ĝia redakcio.

Laŭ kutimo, la listoj ricevas spacon kongruan al ilia longeco: paĝo kaj duono por la Verda Listo (dek naŭ kandidatoj), tuta paĝo por la Blanka (dek tri kandidatoj). La unua paĝo estas dediĉita al la ĉefkandidatoj de ambaŭ listoj kaj al la respektiva aktiveco dum la finiĝanta mandato, kaj duono de la dua paĝo enhavas la balotilon kaj la klarigojn pri la voĉdonado. Ĉi-jare ne okazas referendumoj.

Al la enpaĝigo kunlaboris Anna Bartek, Lorena Bellotti, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Kompreneble ĉiuj kandidatoj ricevis la numeron por kontrolo pri siaj portretoj kaj biogramoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.