Universala Kongreso malpermesata

HeKo 732 4-A, 8 apr 20

Kanadaj aŭtoritatoj malpermesis ĉiun internacian kongreson ĝis la fino de aŭgusto 2020, pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio, kies plej fama viktimo fariĝas do la 105a Universala Kongreso, almenaŭ rilate Esperantion.

La nuligo de UK teorie ne kaŭzus grandan financan problemon al la posedanto de la kongresa marko, ĉar Universala Esperanto-Asocio rajtas ne redoni la pagitajn kotizojn. Tamen se Roterdamo prokrastas la montrealan UKon al 2022, validigante la nunajn pagojn por alia jaro, aŭ se eĉ redonus ĉiun kotizon, estus terura financa truo, al kiu aldoniĝas la manko de enspezoj pro libroservo, ekskursoj kaj alio.

Voĉoj internaj al UEA parolas pri minimume 45.000 eŭroj, krom la jam buĝetita jara deficito de preskaŭ 70.000 eŭroj. Osmo Buller, Komitata revizianto kaj neformala ĉefo de la interna opozicio, rekomendis redoni neniun kotizon. Ne mankas eĉ pli pesimisma aŭguro: la deficito de la spezkalkulo en 2020 povus superi 150.000! Se tiel, praktike duoniĝus la movebla kapitalo de UEA. Ĉu tamen Kanado (aŭ Kebekio) ne pagus kompensan sumon, se la LKK mem ne estus ŝirmita de propra asekuro? Rimarkinde, la estraro de UEA hezitis multe pli ol la LKK, rilate la definitivan decidon.

La malokazigo de UK efikas ankaŭ psikologie: unuafoje ekster mondmilita tempo ĝi ne okazas. La efektivaj viktimoj estas la kongresoj en 1914, 1940, 2020: kurioze, ili ĉiuj estis kunvokitaj al franclingva lando.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.