La stabo de la Esperanta Civito etendiĝas unuafoje al Azio, per la alveno en Budapeŝto de c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu deĵoras ekde ĉi tiu monato ĉe la Orienta Legacio. Ŝia statuso estas ankoraŭ tiu de staĝanto, kaj ŝi havas du mentorojn, pri la lingva respektive la strategia trejnado.
“Mi tre entuziasmas pri mia nova laboro ĉe la esperantistaro” deklaris c-ino Alieva, kiu ĵus finis tutjaran staĝon ĉe la Naturamika Junularo en Prago. Superinte la aĝon por volontuli kadre de EU-programo, ŝi estis tuj varbita por la esperanta popolo.
Post la atingo de la rango kiel legacia asistanto, la nova kadro aktivos en la tuta orienta Eŭropo (escepte de la baltaj respublikoj) kaj proksima Oriento, inkluzive de Irano. La nova Esperantio ja produktas novajn esperantistojn.