Unua numero de la nova KCE-informilo

HeKo 635 5-B, 28 feb 17

La unua numero de “Monata Informilo de KCE” atingis la legontojn. Ĝi similas al nur dupaĝa numero de “Heroldo de Esperanto”, el la epoko de LF-koop (1997-2016).

La dua paĝo estas komplete dediĉita al la aktiveco de Kultura Centro Esperantista, dum la unua enhavas ankaŭ alispecajn informojn.

Ĉi tiu numero atingas parton de la merkato kaj rete kaj papere. Ĝi estas presita kaj dissendita el Bulgario, danke al la transnacia solidareco ene de la Pakto.

La februara kaj la marta numeroj havas eksperimentan valoron. Depende de ilia eĥo la Asembleo de KCE decidos pri la sorto de la informilo.

(HeKo 635 5-B, 28 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.