Unuaj esperanto-literatoroj mortas pro la viruso

HeKo 731 2-B, 25 mar 20

Ĵus mortis en Lombardio, infektite de la viruso origininta el Popola Ĉinio, verkistino Julia Sigmond (1929[1956]-2020). Hungarlingva rumana ŝtatano, pupteatra aktorino, ŝi aŭtoris plurajn librojn en esperanto eldonitajn ĉi-jarcente. Dum multaj jaroj ŝi peris la revuon “Literatura Foiro” en Rumanio.

En la sama hospitalo kie ŝi mortis, kuŝas nun ŝia vidvo, ankaŭ verkisto en nia lingvo: Filippo Franceschi, pseŭdonime Sen Rodin (88-jaraĝa). Ŝajnas ke li ne estas jam infektita de la viruso, ĉar en la geriatria sekcio.

La filino de la unua edzino de Filippo Franceschi, denaska esperantistino, loĝas en Padovo, de kie oni ne rajtas eliri, pro la trudizolo dekretita de la italaj aŭtoritatoj.

“Kie estas deponita la korpo mi ne deduktas, kadavrejoj kaj tombejoj estas plenaj, nokte longas vicoj de armeaj kamionoj portantaj ĉerkojn al cindrigo, sen akompano de parencoj, la plej kruela fino de amoplena vivo” informas c-ano Carlo Minnaja. Kooperativo de Literatura Foiro sincere kondolencas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.