La situacio en orienta Eŭropo, precipe en Hungario kaj Bulgario, estis en la fokuso de interparoloj de diversaj aktivuloj kaj la vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, dum lia ĵusa kelktaga restado en Budapeŝto. La renkontoj okazis ĉe la komforta orienta legacio de la Esperanta Civito, kie oni planis ankaŭ morgaŭan literaturan kafejon kun d-ino Perla Martinelli pri la verko “Asertas Pereira”; bedaŭrinde la tradukintino ne povos ĉeesti.
Lingvotestado, instruado, denaskismo, nemoveblaĵoj, societoj, diversaj projektoj estis temoj de konversacio, ankaŭ prepare al Asembleo de Fajszi Amika Rondo, okazonta fine de septembro aŭ komence de novembro 2025. Estis ekzamenata ankaŭ la makrosocia evoluo, kiu montras ĉie la zorgigan fenomenon de paŭperismo kaj danĝerajn simptomojn de politika malstabileco, kun demokratia regreso.
La orienta legacio dediĉos pli da atento al balkanaj landoj, dum la venontaj monatoj, unuavice Rumanio kaj Bulgario.